Okazis dum la dua mondmilito en naciista koncentrejo en urbo Mauthausen, ke Szenes Imre, 15-jaraĝa hungara juda knabo babiladis kun samaĝa hungaro. Ĉirkaŭ ili oni mortigis centojn aŭ milojn da homoj ĉiutage kaj la estonto ŝajnis esti senespera. Tamen la juna Imre estis naive tro optimisma, esperis, ke li sukcesos travivi la militon. Li diris al sia amiko tro naive, ke post la fino de la milito li volos fariĝi ĵurnalisto.
La alia knabo pensadis pli reale kaj li opiniis, ke tute ne estos ŝanco por ili travivi la militon. Dum tiu tempo en Hungario oni uzis specialajn vortojn por esprimi nerealajn kaj malficele kredeblajn aferojn. Ekzemple kiam malriĉulo diris, ke li gajnos la plej grandan sumon en la loterio kaj fariĝos milionulo baldaŭ, oni respondis jene:
- Vi fariĝos milionulo, kiam mi estos ambasadoro en Turklando.
Ankaŭ la alia knabo diris la samajn vortojn al Imre:
- Vi fariĝos ĵurnalisto, kiam mi estos ambasadoro en Turklando.
Poste monatoj pasis post monatoj, la koncentrejo liberiĝis, la milito finiĝis, kaj bonŝance ambaŭ junaj knaboj travivis. Ili do hejmenvojaĝis, membriĝis en la Komunista partio kaj entuziasme komencis labori por konstrui novan socion post la terura milito. La partio sendis Imre por studi en kelkmonata kurso kaj post la fino de la kurso li komencis labori en la redaktejo de komunista ĵurnalo, kiel komencanta ĵurnalisto.
Je la komenco lia tasko estis viziti la tribunalon kaj raporti pri interesaj krimaferoj. Li laboris diligente kaj verkis raportojn regule por sia tagĵurnalo. Li pensis, ke se la legantoj legas interesajn artikoljn en la komunista ĵurnalo, tiam ili abonos la ĵurnalon kaj ne plu legos organojn de aliaj politikaj partioj kaj movadoj.
Sed foje-foje okazis, ke tute ne estis interesaj krimaferoj en la tribunalo. Okazis ankaŭ, ke la traktado de la aferoj estis en fermaj ĉambroj, do la aferoj ne estis publikaj. Tiam li povis raporti nenion.
En tiuj kazoj li diligente vizitis la juĝistojn kaj persiste petis ke ili
informu lin pri interesaj aferoj por sia ĵurnalo. Post kiam li petis maljunan juĝiston multfoje paroli pri interesaj krimaferoj en la tribunalo, la juĝisto diris al li:
- Rigardu, juna homo. La afero ne estas publika, tamen, se vi volas informi viajn legantojn pri tio, mi informas vin pri la afero. Antaŭ tagoj okazis, ke farmbienulo kaj du kamparanoj havis seriozan disputon kaj ili ne povis solvi la problemon amike. Do ili petis, ke la tribunalo decidu.
La unua kamparano havis azenon kaj la dua havis azeninon. La azeno kaj la azenino promenis unu apud la alia kaj okazis ke ili komencis seksumi en la kampoj. Dum la seksumado ili detruis la kampon kaj la farmbienulo ordonis, ke la bestposedantoj kompensu la damaĝon.
La kamparanoj ne konsentis kiu el ili pagu la pagendan sumon. La posedanto de la azenino diris, ke la azeno komencis la seksumadon, do li kaŭzis la domaĝon. Sekve de tio la posedanto de la azeno devas pagi.
La posedanto de la azino diris, ke la azenino kaŭzis la aferon ĉar ŝi estis tro flirtema kaj koketis kun la azeno. Ili disputis kaj neniu volis pagi. Pro tio la farmbienulo raportis la aferon al la juĝejo kaj petis ke juĝisto decidu.
La juĝisto ne estis fakulo en agrikultura faktereno, do ordonis, ke zoologo klarigu kiel azenoj seksumas. La zoologo klarigis ke dum la seksumado la azenino staras sur kvar piedoj kaj la azeno staras sur du piedoj. Liaj aliaj du piedoj estas sur la dorso de la azenino.
Laŭ tio la juĝisto konkludis ke ambaŭ bestoj detruis la kampon per ses piedoj. La azenino detruis la kampon per siaj kvar piedoj kaj la azeno faris la samon per siaj du piedoj. Do ili kune kaŭzis la damaĝon kaj pro tio ambaŭ bestposedantoj devas pagi monon por rekompensi la damaĝon. La posedanto de la azenino devas pagi kvar sesonojn de la damaĝo kaj la posedanto de la azeno du sesonojn.
La juna ĵurnalisto dankis la informojn kaj tuj raportis la aferon en sia ĵurnalo. Kvankam la afero ŝajnis esti stranga, tamen okazis vere, ke
la raporto aperis en la venonta numero de la komunista tagĵurnalo.
La verketo aperis kaj baldaŭ fariĝis granda skandalo. En alia ĵurnalo oni aperigis artikolon pri la afero kaj en tiu artikolo oni mokis la ĵurnaliston de la komunista tagĵurnalo. La titolo de tiu artikolo estis
„Stulteta ĵurnalisto kaj azena amo”. (Tiu artikolo vere aperis kaj la originala hungarlingva titolo de la verketo estis „A csacska újságíró esete a csacsi szerelemmel”.) En tiu artikolo oni klarigis, ke tiu afero neniam okazis. Tio estis nur populara anekdoto en la jura universitato La redaktoro de la komunista ĵurnalo koleregis. Li diris al Szenes Imre, ke li detruis la reputacion de la komunista ĵurnalo kaj pro tio minacis ke li maldungos la entuziesman junan ĵurnaliston. Sed poste oni decidis ne puni lin tre serioze kaj tiel Szenes Imre havis eblon fari signifecan karieron kiel ĵurnalisto.
Poste li fariĝis parlamenta ĵurnalisto. Lia tasko estis raporti pri eventoj en la hungara parlamentejo. En la kvindekaj jaroj okazis, ke multaj altrangaj ŝtatoficistoj, registaraj estroj kaj diplomatoj renkontiĝis en la hungara parlamentejo kaj Szenes Imre faris intervjuojn kun la partoprenantoj. En la amaso li vidis ankaŭ sian malnovan amikon kun kiu ili kune pasigis la terurajn tagojn en la naciista koncentrejo dum la milito en Mauthausen.
Ankaŭ tiu homo rekonis sian amikon, kiun li ne vidis dum multaj jaroj post la milito. Li iris al Szenes Imre kaj demandis kion li faris en la parlamentejo. Szenes Imre kun ĝojo diris ke li fariĝis ĵurnalisto kaj li verkis artikolojn pri parlamentaj aferoj por ĵurnaloj. La malnova amiko demandis:
- Ĉu vi rememoras, kion mi diris al vi en la koncentrejo, kiam vi parolis pri via plano, ke vi volos fariĝi ĵurnalisto? Mi diris al vi, ke vi fariĝos ĵurnalisto, kiam mi estos ambasadoro en Turklando.
Szenes Imre redemandis:
- Kio nun vi estas?
- Mi estas la ambasodoro de Hungario en Turklando.